Jan la 1-a (naskiĝis eble en 1254 en Bruselo; mortis la 3-an de majo 1294, eble en Antverpeno) estis duko de Brabanto de 1267 ĝis 1294 kaj de Limburgo de 1288 ĝis 1294.
Jan estis filo de Henriko la 3-a kaj Adelajda de Burgonjo. Li sekvis sian mensmalsanan pli aĝan fraton Henriko la 4-a, kiu estis repuŝita de la trono fare de sia patrino-regentino. Li edziĝis en 1273 kun Margareta de Dampierre, filino de la flandra grafo Gwijde de Dampierre. Lia unua edzino, Margareta, filino de Ludoviko la 9-a (Francio), mortis en 1271 post apenaŭ unu jaro da geedziĝo. Jan estis patro de:
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search